Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 21a de februaro 2024    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉiu skribaĵo inspirita de Dio estas ankaŭ utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco.

2 Tim 3,16



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Por tio la Filo de Dio elmontriĝis,
por ke li detruu la farojn de la diablo.

el 1 Joh 3,8



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Kiu povas diri: Mi purigis mian koron,
mi estas libera de mia peko?

Sen 20,9



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Potenca Dio,
la radioj de Via boneco ekflamigu mian koron.
Gardu min kontraŭ indiferenteco kaj malaktiveco.
Mi volas resti en Vi.
Baptu min per la Sankta Spirito kaj per fajra amo por miaj parencoj kaj geamikoj.





supren al la komenco de la paĝo