Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 15a de marto 2024    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ne miregu; vi serĉas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan: li leviĝis; li ne estas ĉi tie!

el Mar 16,6



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola;
sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto.

el Joh 12,24



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Vi estas filoj de la Eternulo, via Dio.

el Rea 14,1



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Spirito de la amo, prilumu ĉiujn, kiuj havas iom da influo en nia patrujo.
Donu Vian lumon al tiuj, kiuj parolas per vorto aŭ verko al aliaj, por ke eliru de ili puriganta forto kaj sanktiganta energio.





supren al la komenco de la paĝo