
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 17a de marto 2024 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Ĉio via estu farata en amo. |
1 Kor 16,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Ne miregu; vi serĉas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan: li leviĝis; li ne estas ĉi tie! |
el Mar 16,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
La Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj. |
el Mat 20,28
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Kvina Pasiona Dimanĉo – Judika / rk: 5a Karesma Dimanĉo]
|
Ĉar Mi verŝos akvon sur la soifantaĵon kaj torentojn sur la sekan teron; Mi verŝos Mian spiriton sur vian idaron kaj Mian benon sur viajn devenontojn. |
Jes 44,3
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Mia Patro, mi tre deziras ĉion transdoni al Vi. Purigu miajn pensojn, mildigu miajn sentojn kaj sanktigu mian volon. Tial mi devas esti liberigita de interna malharmonio kaj ŝanceliĝo. |
