Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 29a de marto 2024    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ne miregu; vi serĉas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan: li leviĝis; li ne estas ĉi tie!

el Mar 16,6



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Dio tiel amis la mondon,
ke Li donis Sian solenaskitan Filon,
por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu,
sed havu eternan vivon.

Joh 3,16



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[Sankta Vendredo]
 
Kaj al la loko, kie Dio parolis kun li, Jakob donis la nomon Bet-El.

Gen 35,15



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Vi mia Patro,
lumigu la malgrandajn devojn de ĉi tiu tago, ĉar tiam ili brilos en ĉiela beleco.
Mi kredu, ke la Dia beno ripozas sur la plej simpla kaj eta tasko.





supren al la komenco de la paĝo