Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 3a de marto 2024    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ne miregu; vi serĉas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan: li leviĝis; li ne estas ĉi tie!

el Mar 16,6



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantaŭen,
taŭgas por la regno de Dio.

el Luk 9,62



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[Tria Pasiona Dimanĉo – Okuli]
 
[rk: 3a Karesma Dimanĉo]


Kiu kaŝas siajn pekojn, tiu ne estos feliĉa;
sed kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita.




ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Sinjoro,
pardonu al mi ĉion, en kio mi malsukcesis kaj benu tion, kio estis laŭ Via volo.
Helpu min, ke mi restu fidela, kaj donu ke mia fino estu pli bona ol mia komenco, por ke ankaŭ ĉe mi estu lumo en la vespero.





supren al la komenco de la paĝo