Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 1a de aprilo 2024    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Estu ĉiam pretaj doni defendan respondon al ĉiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi.

el 1 Pet 3,15



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  (Kristo diras:)
Mi fariĝis mortinta,
kaj jen, mi estas vivanta por ĉiam kaj eterne,
kaj mi havas la ŝlosilojn de la morto kaj de Hades.

el Apo 1,18



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[Paska Lundo]
 
Lernu agi bone, celu justecon, helpu prematon.

el Jes 1,17



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ĉiela Patro, malfermu miajn okulojn por la mirindaĵoj de Via boneco.
Ili ja fariĝis jam tute kutimaj por mi.
Mi tutkore laŭdu Vin pro ili, kaj mi ĉiutage denove miru pri ili.





supren al la komenco de la paĝo