Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 16a de aprilo 2024    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Estu ĉiam pretaj doni defendan respondon al ĉiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi.

el 1 Pet 3,15




ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  (Kristo diras:)
Mi estas la bona paŝtisto.
Miaj ŝafoj aŭskultas mian voĉon,
kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas;
kaj mi donas al ili eternan vivon.

el Joh 10,11.27-28



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  La Eternulo, mia Dio, lumigas mian mallumon.

el Psa 18,29



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Eterna Dio,
aŭdigu hodiaŭ al mi Vian voĉon.
Donu ke la kriado de la mondo ne silentigu tiun ĉielan voĉon, kaj ke mi tamen kuru por helpi la kriantojn.
Mi ne nur aŭdu ĝin en la silenta hejma ĉambro, sed ankaŭ meze inter la bruado de la trafiko kaj la svarmado de la homoj.





supren al la komenco de la paĝo