Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 18a de aprilo 2024 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉio via estu farata en amo. |
1 Kor 16,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Estu ĉiam pretaj doni defendan respondon al ĉiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi. |
el 1 Pet 3,15
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
(Kristo diras:) Mi estas la bona paŝtisto. Miaj ŝafoj aŭskultas mian voĉon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas; kaj mi donas al ili eternan vivon. |
el Joh 10,11.27-28
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ĝojkriu kaj kantu, loĝantino de Cion; ĉar granda estas inter vi la Sanktulo de Izrael. |
Jes 12,6
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Patro, mi hodiaŭ volonte obeu Vin. Mia devo estu mia feliĉo kaj Via ordono mia ĝojo. Mi aŭskultu al Via voĉo. |