Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 20a de aprilo 2024    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Estu ĉiam pretaj doni defendan respondon al ĉiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi.

el 1 Pet 3,15




ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  (Kristo diras:)
Mi estas la bona paŝtisto.
Miaj ŝafoj aŭskultas mian voĉon,
kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas;
kaj mi donas al ili eternan vivon.

el Joh 10,11.27-28



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ĉar Mi forsavos vin, kaj vi ne falos de glavo, kaj via animo estos via akiro; ĉar vi fidis Min, diras la Eternulo.

Jer 39,18



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Kompatema Dio,
ekflamigu en mi la fajron de sankta amo.
Mi klopodu ami la malsimpatiajn homojn.
Mi estu fidela en la amo je Vi kaj je miaj kunhomoj.
Pozitivajn kritikojn mi plenkore akceptu.





supren al la komenco de la paĝo