Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 22a de aprilo 2024    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Estu ĉiam pretaj doni defendan respondon al ĉiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi.

el 1 Pet 3,15




ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Se iu homo estas en Kristo,
estas jam nova kreitaĵo;
la malnovaĵoj forpasis,
jen ili jam estiĝis novaj.

2 Kor 5,17



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Benata estu Dio, kiu sendis Sian anĝelon, kaj savis Siajn servantojn pro tio, ke ili fidis je Li.

el Dan 3,95 (Dan 3,28)



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Sankta Dio,
helpu min ne forgesi, ke mia korpo estas Via templo.
Mi vivu modere, ĉaste, prudente kaj saĝe.
Mi komprenu, ke la leĝoj de la saneco estas Viaj ordonoj por nia bonfarto.





supren al la komenco de la paĝo