Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 24a de aprilo 2024    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Estu ĉiam pretaj doni defendan respondon al ĉiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi.

el 1 Pet 3,15




ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Se iu homo estas en Kristo,
estas jam nova kreitaĵo;
la malnovaĵoj forpasis,
jen ili jam estiĝis novaj.

2 Kor 5,17



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ne timu,
ĉar vi ne estos malhonorata.

el Jes 54,4



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ĉiela Patro,
klinu Vin al Via popolo.
Ili vidu Vian gloron kaj ekkonu la veron meze de mensogoj.
Kompatu ĉiun, kiu ne volas koni Vin.
Veku en ili la sopiron al sankteco, kaj konduku iliajn piedojn sur la vojo de la paco.





supren al la komenco de la paĝo