Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 4a de aprilo 2024    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Estu ĉiam pretaj doni defendan respondon al ĉiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi.

el 1 Pet 3,15




ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  (Kristo diras:)
Mi fariĝis mortinta,
kaj jen, mi estas vivanta por ĉiam kaj eterne,
kaj mi havas la ŝlosilojn de la morto kaj de Hades.

el Apo 1,18



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Mi estas la Eternulo,
kaj ne ekzistas alia,
kiu faras lumon kaj kreas mallumon,
faras pacon kaj estigas malbonon;
Mi, la Eternulo, faras ĉion ĉi tion.

el Jes 45,6-7



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Graca Dio,
estu kun ĉiuj gepatroj de la mondo.
Helpu ilin konduki kaj eduki siajn infanojn laŭ Via volo.
Donu al ili fantazion kaj komprenemon por la juna generacio.
Ili subtenu la bonajn agadojn de la gejunuloj.





supren al la komenco de la paĝo