Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 9a de aprilo 2024    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Estu ĉiam pretaj doni defendan respondon al ĉiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi.

el 1 Pet 3,15




ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
kiu laŭ Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan
per la releviĝo de Jesuo Kristo el la mortintoj.

1 Pet 1,3



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ĉu Mi deziras la morton de malpiulo? diras la Sinjoro, la Eternulo;
kiam li deturnos sin de sia konduto, li ja vivos.

Jeĥ 18,23



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Potenca Dio,
Via Releviĝo ankaŭ relevu min el miaj tagaj zorgoj kaj maltrankviliĝoj.
Vi malfermis la pordon al Via Regno por mi.
Ĝi restu malfermata por ĉiu, kiu kredas en Vi.





supren al la komenco de la paĝo