Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 12a de majo 2024 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉio via estu farata en amo. |
1 Kor 16,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉio estas por mi permesata, sed ne ĉio estas oportuna. Ĉio estas por mi permesata; sed mi ne volas sub io submetiĝi. |
1 Kor 6,12
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
(Kristo diras:) Mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero, altiros al mi ĉiujn homojn. |
Joh 12,32
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Sesa Dimanĉo post Pasko – Exaudi / rk: 7a Paska Dimanĉo]
Ĉar Vi esploris nin, ho Dio; Vi refandis nin, kiel oni refandas arĝenton. |
Psa 66,10
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Hodiaŭ estas grava tago por mi. Trankviligu min kaj forprenu mian nervozecon. Subtenu min en la decido kaj donu klarecon al mia laca cerbo. |