Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 14a de majo 2024    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio estas por mi permesata, sed ne ĉio estas oportuna.
Ĉio estas por mi permesata; sed mi ne volas sub io submetiĝi.

1 Kor 6,12



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  (Kristo diras:)
Mi,
se mi estos suprenlevita de sur la tero,
altiros al mi ĉiujn homojn.

Joh 12,32



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  La mano de Dio estas bonfaranta por ĉiuj, kiuj sin turnas al Li,
kaj Lia potenco kaj Lia kolero estas kontraŭ ĉiuj, kiuj Lin forlasas.

el Ezr 8,22



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Patro de la lumo,
mi dankas Vin pro ĉiu homo, kiu avertas kaj admonas min, pro ĉiu, kiu per vorto aŭ verko pligrandigas mian konon pri Vi.
Vi estu laŭdata pro ĉiu riĉigo.





supren al la komenco de la paĝo