Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 18a de majo 2024    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio estas por mi permesata, sed ne ĉio estas oportuna.
Ĉio estas por mi permesata; sed mi ne volas sub io submetiĝi.

1 Kor 6,12



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  (Kristo diras:)
Mi,
se mi estos suprenlevita de sur la tero,
altiros al mi ĉiujn homojn.

Joh 12,32



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Kaj la Eternulo diris:
Mi vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo,
kaj Mi aŭdis ĝian kriadon kaŭze de ĝiaj premantoj.

el Eli 3,7



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Sankta Spirito, loĝu en mi.
Konduku min en la veron.
La ordonoj de Vi estu ĝojo por mi.
Mi estu fidela disĉiplo de Jesuo Kristo.





supren al la komenco de la paĝo