
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 29a de majo 2024 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Ĉio via estu farata en amo. |
1 Kor 16,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Ĉio estas por mi permesata, sed ne ĉio estas oportuna. Ĉio estas por mi permesata; sed mi ne volas sub io submetiĝi. |
1 Kor 6,12
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj la amo de Dio kaj la kuneco de la Sankta Spirito estu kun vi ĉiuj. |
2 Kor 13,13
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Enmetu en vian koron ĉiujn vortojn, per kiuj mi avertas vin hodiaŭ. Ĉar ne malgrava afero ĝi estas por vi; sed ĝi estas via vivo. |
el Rea 32,46-47
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Mia Patro, mi vivu kiel Via infano, tio estas kiel infano de la lumo. Forigu el mi ĉiujn mallumajn angulojn de mia koro. Mi ne havu sekretojn antaŭ Vi. |
