
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 19a de junio 2024 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Ĉio via estu farata en amo. |
1 Kor 16,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Tiam Moseo diris al la popolo: Ne timu; staru, kaj vidu la savon de la Eternulo, kiun Li faros al vi hodiaŭ. |
el Eli 14,13
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Ĉar la Filo de homo venis, por serĉi kaj savi la perditaĵon. |
Luk 19,10
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Atentu Min, ho Mia popolo, kaj vi, Mia gento, aŭskultu Min; ĉar instruo eliros el Mi, kaj Mian leĝon Mi starigos kiel lumon por la popoloj. |
Jes 51,4
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Ho Dio, mi amu ĉiam pli tion, kio estas bona kaj nobla. Forprenu de mi la skvamojn de miaj okuloj, por ke mi vidu la aferojn tiel, kiel Vi vidas ilin. |
