Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 2a de junio 2024 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉio via estu farata en amo. |
1 Kor 16,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Tiam Moseo diris al la popolo: Ne timu; staru, kaj vidu la savon de la Eternulo, kiun Li faros al vi hodiaŭ. |
el Eli 14,13
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Kiu vin aŭskultas, tiu min aŭskultas; kiu vin malŝatas, tiu min malŝatas. |
Luk 10,16
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Unua Dimanĉo post Trinitato]
[rk: 9a Ordinara Dimanĉo] |
Nur bono kaj favoro sekvos min
en la daŭro de mia tuta vivo;
kaj mi restos en la domo de la Eternulo
eterne.
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Sankta Spirito, mi sentu Vian ĉeeston. Vi ekzistu por mi ne en belaj vortoj, sed en sankta kuneco. Mi ĝoje helpu aliajn per Via forto. |