Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 26a de junio 2024    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Tiam Moseo diris al la popolo: Ne timu; staru, kaj vidu la savon de la Eternulo, kiun Li faros al vi hodiaŭ.

el Eli 14,13



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Reciproke subtenadu viajn ŝarĝojn,
kaj tiamaniere plenumu la leĝon de Kristo.

Gal 6,2



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris,
Liajn signomiraklojn kaj la juĝojn de Lia buŝo.

Psa 105,5



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Amanta Patro, ni dankas Vin, ke Vi tiel belege kreis la teron.
Ni laŭdas Vin pro ĉio, kio anoncas Vian Majeston.
Malfermu niajn okulojn, por ke ni vidu Vian gloron kaj helpu nin kontraŭstari ĉiujn metodojn, kiuj detruos ĝin.





supren al la komenco de la paĝo