Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 19a de julio 2024    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  En juĝo ne kliniĝu al la opinio de la plimulto, por dekliniĝi de la vero.

el Eli 23,2



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Sekve vi jam estas ne fremduloj kaj pasloĝantoj,
sed samregnanoj kun la sanktuloj,
kaj el la domanaro de Dio.

Efe 2,19



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ĉar jen Mi kreos novan ĉielon kaj novan teron;
kaj la antaŭaĵo ne estos rememorigata.

el Jes 65,17



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Patro, mi ne forgesu, ke mi apartenas al unu granda familio.
Ĝiaj membroj fariĝu pli feliĉaj pro mia vivo.
Neniu malhavu pro mia malfideleco konsolon kaj ĝojon; neniu iru tra la vivo malriĉe, ĉar mi ne plenumis mian devon.
Helpu min helpi aliajn.





supren al la komenco de la paĝo