Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 21a de julio 2024    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  En juĝo ne kliniĝu al la opinio de la plimulto, por dekliniĝi de la vero.

el Eli 23,2



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Iru kiel infanoj de lumo;
ĉar la frukto de la lumo estas en ĉia boneco kaj justeco kaj vero.

el Efe 5,8-9



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[Oka Dimanĉo post Trinitato]
 
[rk: 16a Ordinara Dimanĉo]


Jen sur la montoj estas la piedoj de sciiganto, kiu proklamas pacon!




ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Patro, mi kredu al la forto de la nevidebla mondo.
Kiam ĉi tiu vivo ŝajnas al mi tiel timige vera kaj reala kaj la alia vivo tiel malcerta, montru tiam al mi Vian nekontraŭstareblan forton kaj potencon kaj amon.
Mi ripozu en Vi kaj daŭre fidu je Vi.





supren al la komenco de la paĝo