Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 2a de aŭgusto 2024 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉio via estu farata en amo. |
1 Kor 16,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Li sanigas la korprematojn kaj bandaĝas iliajn vundojn. |
Psa 147,3
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata; kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos. |
el Luk 12,48
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Vi ekskuis la teron kaj fendis ĝin; resanigu ĝiajn vundojn, ĉar ĝi ŝanceliĝas. |
Psa 60,4
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Kompatema Dio, plenigu min kun via humileco, ĝojo kaj amo. Malmoleco kaj amareco restu malproksime de mi. Mia koro produktu fruktojn de Via spirito je honoro de Via nomo. |