Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 28a de septembro 2024 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉio via estu farata en amo. |
1 Kor 16,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉu Mi estas nur Dio de proksime? diras la Eternulo; ĉu Mi ne estas ankaŭ Dio de malproksime? |
Jer 23,23
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Jen estas la venko venkinta la mondon: nia fido. |
el 1 Joh 5,4
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Akceptu kore la vortojn el mia buŝo kaj la parolon de mia koro antaŭ Vi, ho Eternulo, mia Roko kaj mia Liberiganto. |
Psa 19,15
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Benu ĉiun, kiu festas ion hodiaŭ, kara amanta Dio. Ilia festo estu inda kaj je Via gloro. Ili ne forgesu danki Vin kiel la fonton de ĉiu festo. |