Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 4a de septembro 2024 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉio via estu farata en amo. |
1 Kor 16,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉu Mi estas nur Dio de proksime? diras la Eternulo; ĉu Mi ne estas ankaŭ Dio de malproksime? |
Jer 23,23
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Benu, ho mia animo, la Eternulon, kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bonfarojn. |
Psa 103,2
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kaj jen anĝelo ektuŝis lin (Elijan), kaj diris al li: Leviĝu, manĝu. Kaj li leviĝis kaj manĝis kaj trinkis; kaj per la forto, kiun li ricevis de tiu manĝado, li iris kvardek tagojn kaj kvardek noktojn ĝis Ĥoreb, la monto de Dio. |
el 1 Reĝ 19,5.8
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Patro, estu kun mi, kien ajn mi iras. Kiam diversaj vojoj kuŝas antaŭ mi kaj kiam mi estas malcerta, kiun vojon mi devas elekti, montru Vi tiam la ĝustan vojon kaj helpu min promeni sur ĝi. |