Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 7a de septembro 2024 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉio via estu farata en amo. |
1 Kor 16,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉu Mi estas nur Dio de proksime? diras la Eternulo; ĉu Mi ne estas ankaŭ Dio de malproksime? |
Jer 23,23
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Benu, ho mia animo, la Eternulon, kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bonfarojn. |
Psa 103,2
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
La Eternulo aperis al Salomono nokte en sonĝo, kaj Dio diris: Petu, kion Mi donu al vi. Kaj Salomono diris: Donu do al Via servanto koron, kiu povoscius regi Vian popolon, distingi inter bono kaj malbono; ĉar kiu povas regi tiun Vian potencan popolon? |
el 1 Reĝ 3,5-6.9
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Sinjoro kaj Savanto, benu la homojn, kiuj laboras en sindonaj profesioj. Fortigu la flegistinojn kaj flegistojn, kapabligu la gekuracistojn kaj donu al ili amantajn korojn. |