Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 22a de januaro 2025 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Sed mi diras al vi, kiuj aŭdas: Amu viajn malamikojn, faru bonon al viaj malamantoj; benu tiujn, kiuj vin malbenas; preĝu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas. |
Luk 6,27-28
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
El lia pleneco ni ĉiuj ricevis, kaj gracon post graco. |
Joh 1,16
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kaj mi (Jesaja) diris: Ve al mi! ĉar mi pereis; ĉar mi estas homo kun malpura buŝo, kaj mi loĝas inter popolo malpurbuŝa. |
el Jes 6,5
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Sinjoro kaj mia Dio, mi estu fidela en la plej simpla afero. Tiu estu sanktigata en Vi. Fortigu mian emon por helpi aliajn, kaj fortigu ankaŭ mian kredon. |