Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 24a de januaro 2025 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Sed mi diras al vi, kiuj aŭdas: Amu viajn malamikojn, faru bonon al viaj malamantoj; benu tiujn, kiuj vin malbenas; preĝu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas. |
Luk 6,27-28
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
El lia pleneco ni ĉiuj ricevis, kaj gracon post graco. |
Joh 1,16
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Tiuj, kiuj servas al vantaĵoj, senigas sin je favorkoreco. |
Jon 2,9
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Patro nia, elverŝu la akvon de la vivo riĉe super Via popolo. Refreŝigu la maltrankviligitojn. Mildigu la rigidajn korojn. La dezerto de la vivo portu denove fruktojn. La mortaj vivantoj vivu. |