Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 26a de januaro 2025    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Elprovu ĉion;
tenu firme tion, kio estas bona.

1 Tes 5,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Sed mi diras al vi, kiuj aŭdas:
Amu viajn malamikojn,
faru bonon al viaj malamantoj;
benu tiujn, kiuj vin malbenas;
preĝu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas.

Luk 6,27-28



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Oni venos el oriento kaj el okcidento,
kaj el nordo kaj el sudo,
kaj sidiĝos en la regno de Dio.

Luk 13,29



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[Dimanĉo de la Biblio / 3a Dimanĉo post Epifanio / rk: 3a Ordinara Dimanĉo]
 
Kanon rompetitan li ne rompos,
kaj meĉon senfajriĝantan li ne estingos.

el Jes 42,3



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Patro,
veku en mi la spiriton de la dankemo.
Mi ne akceptu Vian gracon kvazaŭ mi meritus ĝin, sed mi laŭdu kaj gloru Vin ĉiun tagon pro Via graco kaj kompato.





supren al la komenco de la paĝo