Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 29a de januaro 2025 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Sed mi diras al vi, kiuj aŭdas: Amu viajn malamikojn, faru bonon al viaj malamantoj; benu tiujn, kiuj vin malbenas; preĝu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas. |
Luk 6,27-28
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Oni venos el oriento kaj el okcidento, kaj el nordo kaj el sudo, kaj sidiĝos en la regno de Dio. |
Luk 13,29
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Jen, mia animo havu grandan valoron en la okuloj de la Eternulo, kaj Li savu min de ĉia mizero. |
el 1 Sam 26,24
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Savanto, mi tamen enspiru aeron de la eterneco tie ĉi sur la tero kun ĝia putreco. La fortiganta vento de la altaj montoj de Dio venadu al mia ebenaĵo kaj donacadu al mi novajn fortojn, por ke mi servu miajn geamikojn. |