Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 7a de januaro 2025    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Elprovu ĉion;
tenu firme tion, kio estas bona.

1 Tes 5,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Sed mi diras al vi, kiuj aŭdas:
Amu viajn malamikojn,
faru bonon al viaj malamantoj;
benu tiujn, kiuj vin malbenas;
preĝu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas.

Luk 6,27-28



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.

el Joh 1,14



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  La instruon de la Eternulo, ho mia filo, ne malŝatu;
kaj ne deturnu vin, kiam Li faras al vi punon.

Sen 3,11



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Patro,
grandigu mian koron kaj riĉigu mian amon, por ke mia vivo similu al ombroriĉa arbo, kie lacaj promenantoj trovas ripozon kaj refreŝigon.





supren al la komenco de la paĝo