




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 9a de januaro 2025 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Sed mi diras al vi, kiuj aŭdas: Amu viajn malamikojn, faru bonon al viaj malamantoj; benu tiujn, kiuj vin malbenas; preĝu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas. |
Luk 6,27-28
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero. |
el Joh 1,14
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kaj memoru la tutan vojon, laŭ kiu kondukis vin la Eternulo, via Dio, dum kvardek jaroj tra la dezerto, por humiligi vin, por elprovi vin, por sciiĝi, kio estas en via koro. |
el Rea 8,2
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ĉiela Patro, mi dankas Vin pro ĉio. Mi ĝoje proksimiĝu al Vi kiel al la vivanta fonto, el kiu mi povas ĉerpi ĉion en la nomo de Kristo, mia Savanto. Via abunda graco estu kun mi kaj la miaj. |