Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 1a de oktobro 2025    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Elprovu ĉion;
tenu firme tion, kio estas bona.

1 Tes 5,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jen la regno de Dio estas inter vi.

el Luk 17,21



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Surĵetu sur Lin ĉian vian zorgon,
ĉar Li zorgas pri vi.

laŭ 1 Pet 5,7



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Kaj la Eternulo vigligis la spiriton de la tuta popolo;
kaj ili venis kaj komencis labori en la domo de la Eternulo Cebaot, ilia Dio.

el Ĥag 1,14



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Forta Dio, jam tri kvaronoj de la jaro preterpasis.
Mi esperas, ke mi ne vane travivis ĉi tiun tempon.
Nun mi rigardu al la tagoj, kiuj venos kaj ne plu rigardu malantaŭen.





supren al la komenco de la paĝo