Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 27a de oktobro 2025    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Elprovu ĉion;
tenu firme tion, kio estas bona.

1 Tes 5,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jen la regno de Dio estas inter vi.

el Luk 17,21



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Sanigu min, ho Eternulo, kaj mi estos sanigita;
savu min, kaj mi estos savita.

el Jer 17,14




ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ĉies okuloj estas turnitaj al Vi,
kaj Vi donas al ili ilian manĝon en ĝia tempo.
Vi malfermas Vian manon
kaj satigas favore ĉion vivantan.

Psa 145,15-16



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Sinjoro, ni scias, ke ni dankas ĉion al Via graco por ni.
Ni ĉiam memoru, ke estas Via boneco, kiam ni bonfartas kaj kiam ni povas fari niajn taskojn.
Sed ankaŭ kiam ni ne bonfartas, vi estas apude.





supren al la komenco de la paĝo