
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 29a de oktobro 2025 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jen la regno de Dio estas inter vi. |
el Luk 17,21
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Sanigu min, ho Eternulo, kaj mi estos sanigita; savu min, kaj mi estos savita. |
el Jer 17,14
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Kaj nun se vi obeos Mian voĉon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata propraĵo inter ĉiuj popoloj, ĉar al Mi apartenas la tuta tero. |
Eli 19,5
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Eterna Dio, donacu al mi novan, vivantan esperon. Mi hodiaŭ atendu grandajn okazontaĵojn, kaj mi fidu je la promeso de Via graco. Mi ĉie rimarku la mirindaĵojn de Vi. |
