




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 4a de oktobro 2025 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jen la regno de Dio estas inter vi. |
el Luk 17,21
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Surĵetu sur Lin ĉian vian zorgon, ĉar Li zorgas pri vi. |
laŭ 1 Pet 5,7
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[rk: Francisko el Asizo]
(Preĝis Salomono:) Vi plenumis al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li; Vi parolis per Via buŝo, kaj Vi plenumis per Via mano, kiel ni nun vidas. |
1 Reĝ 8,24
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Eterna Dio, Via sankta spirito ekloĝu en mi. Ĝi regu min en ĉiaj cirkonstancoj kaj situacioj. Kompatu la bestojn kaj donu, ke la homoj pli amu kaj pli bone traktu ilin. |