Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 11a de novembro 2025    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Elprovu ĉion;
tenu firme tion, kio estas bona.

1 Tes 5,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  La ŝafon perdiĝintan Mi elserĉos, la forpelitan Mi revenigos, la vunditan Mi bandaĝos, la malsanan Mi fortigos.

el Jeĥ 34,16



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Feliĉaj estas la pacigantoj,
ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.

Mat 5,9



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ne timu,
kaj ne estu malkuraĝa.

el Jos 8,1



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Nobla Reganto de la mondo, ni pensas hodiaŭ al ĉiuj regantoj, al ĉiuj ŝtatoj, al ĉiuj popoloj, al ĉiuj unuopuloj.
Nobligu ilin kaj donu al ili la sinceran sopiron al vera paco kaj interkompreno.





supren al la komenco de la paĝo