Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 17a de novembro 2025    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Elprovu ĉion;
tenu firme tion, kio estas bona.

1 Tes 5,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  La ŝafon perdiĝintan Mi elserĉos, la forpelitan Mi revenigos, la vunditan Mi bandaĝos, la malsanan Mi fortigos.

el Jeĥ 34,16



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Ĉar ni ĉiuj devos elmontriĝi antaŭ la tribunala seĝo de Kristo.

el 2 Kor 5,10



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ĉiuj vojoj de la Eternulo estas favorkoreco kaj fideleco al tiuj,
kiuj observas Lian interligon kaj Liajn leĝojn.

Psa 25,10



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Patro de ĉiuj homoj, mi neniam forgesu kion signifas Via granda Nomo.
Kiam mi nomas Vin Patro, tiam mi devas ami ĉiujn Viajn infanojn.
Ho, multe mankas al mia amo por aliaj.
Nur Via amo estas kompenso.
Mi transdonu Vian amon ĉie, kie mia amo ne sufiĉas.





supren al la komenco de la paĝo