Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 22a de novembro 2025    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Elprovu ĉion;
tenu firme tion, kio estas bona.

1 Tes 5,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  La ŝafon perdiĝintan Mi elserĉos, la forpelitan Mi revenigos, la vunditan Mi bandaĝos, la malsanan Mi fortigos.

el Jeĥ 34,16



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Ĉar ni ĉiuj devos elmontriĝi antaŭ la tribunala seĝo de Kristo.

el 2 Kor 5,10



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Mi estas kompatema, diras la Eternulo, Mi ne koleros eterne.
Nur konfesu vian kulpon, ke vi pekis kontraŭ la Eternulo, via Dio.

el Jer 3,12-13



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Patro de la komenco kaj de la fino, tenu ĉiujn homojn en Via mano.
Helpu, subtenu, gardu kaj ŝirmu precipe tiujn homojn, al kiuj daŭre okazas maljusteco.
Ili trovu ripozon kaj pacon ĉe Vi.
Ni daŭre laboru por la bonfarto de la homoj.





supren al la komenco de la paĝo