Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 6a de novembro 2025    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Elprovu ĉion;
tenu firme tion, kio estas bona.

1 Tes 5,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  La ŝafon perdiĝintan Mi elserĉos, la forpelitan Mi revenigos, la vunditan Mi bandaĝos, la malsanan Mi fortigos.

el Jeĥ 34,16



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona
kaj kion la Eternulo postulas de vi:
nur agi juste,
ami bonfarojn,
kaj esti modesta antaŭ via Dio.

Miĥ 6,8



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Pro Mia nomo Mi prokrastas Mian koleron,
kaj pro Mia gloro Mi detenas Min,
ke Mi ne ekstermu vin.

Jes 48,9



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Dio, mi preĝas al Vi por la forpelitoj kaj la forlasitoj.
Mia koro estu plena de kompata amo, por ke mi serĉu la perditojn kaj montru la vojon al Vi.
Ili trovu Vin, eble per mia ekzemplo.
Vi regu mian vivsintenon.





supren al la komenco de la paĝo