
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 18a de decembro 2025 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, leviĝos suno de justeco, kaj sanigo estos en ĝiaj radioj. |
Mal 3,20
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Pretigu la vojon de la Eternulo. Jen la Sinjoro, la Eternulo, venas kun potenco. |
el Jes 40,3.10
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Tiele diras la Eternulo Cebaot, plibonigu vian vojon kaj vian konduton; tiam Mi loĝigos vin sur ĉi tiu loko. |
el Jer 7,3
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Ho Sankta Spirito, Spirito de la kompato, elverŝu Vin super ĉiujn homojn. Liberigu ilin de timo kaj eraro kaj levu ilin al la vojo de la lumo kaj de la vero. |
