
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 20a de decembro 2025 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, leviĝos suno de justeco, kaj sanigo estos en ĝiaj radioj. |
Mal 3,20
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Pretigu la vojon de la Eternulo. Jen la Sinjoro, la Eternulo, venas kun potenco. |
el Jes 40,3.10
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Kaj li (Jozefo) konsolis ilin (siajn fratojn) kaj parolis al ili kore. |
el Gen 50,21
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Riĉa Dio, Patro de la malriĉuloj, kompatu ilin. Montru al ni vojojn kaj rimedojn por forpreni ilian malriĉecon. Pardonu al ni, se ni ĉiam unue pensas pri ni mem kaj ne honeste dividas ĉiujn Viajn terajn abundaĵojn. |
