
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 29a de decembro 2025 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, leviĝos suno de justeco, kaj sanigo estos en ĝiaj radioj. |
Mal 3,20
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero. el Joh 1,14 |
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Sed Vi, ho Eternulo, ne malproksimiĝu; mia forto, rapidu, por helpi min. |
Psa 22,20
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Kara Jesuo, la kantoj honore je Via naskiĝo ankoraŭ resonas en ni: Gloro al Dio kaj paco sur la tero. Ke Vi donu la veran pacon en la mondo kaj en niaj koroj. En nia malforteco ni volas helpi Vin por realigi tiun pacon sur la tero. Faru nin saĝaj kaj benu nian laboron rilate tion. |
