
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 31a de decembro 2025 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, leviĝos suno de justeco, kaj sanigo estos en ĝiaj radioj. |
Mal 3,20
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
En Via mano estas mia sorto. |
el Psa 31,16
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Jarfina Vespero]
|
Li donas pacon al viaj limoj. |
el Psa 147,14
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Ho Eternulo, ni dankas Vin, ĉar ankaŭ en la fino de la tera jaro Vi estas ĉe ni. Pardonu al ni ĉion, kio estis malbona. Benu ĉiujn kaj ĉion, kio plaĉis al Vi. Ni dankadas Vin. Konsolu la solulojn. |
