
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 5a de decembro 2025 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, leviĝos suno de justeco, kaj sanigo estos en ĝiaj radioj. |
Mal 3,20
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Jen via reĝo iras al vi; justa kaj helpema li estas. |
el Zeĥ 9,9
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron, kaj Vian helpon donu al ni. |
Psa 85,8
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
En multaj landoj, ho Sinjoro, estas hodiaŭ familia festo. Tamen regu la simpla amo kaj ĝojo, kaj ne la sopiro al luksaĵoj. Ni ne forgesu tiujn, kiuj vivas sen familio kaj sen bonaj vivrimedoj. |
