Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 10a de februaro 2025 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi konigos al mi la vojon de la vivo. |
el Psa 16,11
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Venu, kaj rigardu la farojn de Dio, Kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj. |
Psa 66,5
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ĉe Li estas potenco kaj forto; Lia estas tiu, kiu eraras, kaj tiu, kiu erarigas. |
Ijo 12,16
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Kompatema Sinjoro, ne estu senenhava sono ke mi estas via disĉiplo. Donu ke aliaj rimarku tion. Faru min sincera, afabla, kompatema kaj amanta. Sanktigu min, por ke ili ekkonu, ke estas feliĉo aparteni al Vi. |