Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 12a de februaro 2025    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Elprovu ĉion;
tenu firme tion, kio estas bona.

1 Tes 5,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi konigos al mi la vojon de la vivo.

el Psa 16,11



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Venu, kaj rigardu la farojn de Dio,
Kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj.

Psa 66,5



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ĉar ĉiuj, de la malgrandaj ĝis la grandaj, estas profitavidaj;
kaj de la profetoj ĝis la pastroj ĉiuj faras malhonestaĵon.
Kaj la vundojn de Mia popolo ili kuracas per facilanimigo,
dirante, ke ĉio estas en bona stato, kvankam ne estas bona stato.

Jer 6,13-14



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Patro en la ĉielo,
sanigu mian animon.
Ĝi ne malpuriĝu pro la veneno de la mondo.
Resanigu min, Sinjoro, tiam mi vere estos sana, kaj resanigu ankaŭ la korpe kaj mense malsanajn homojn.





supren al la komenco de la paĝo