Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 14a de februaro 2025 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi konigos al mi la vojon de la vivo. |
el Psa 16,11
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Venu, kaj rigardu la farojn de Dio, Kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj. |
Psa 66,5
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kiel iganta deturni de li la vizaĝon, li (la Servanto de Dio) estis malestimata, kaj li havis por ni nenian valoron. |
el Jes 53,3
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Patro, mi dankas Vin pro ĉiuj bonfaroj kaj bonfartoj de ĉi tiu vivo. Helpu min, ke mi vere vidas ilin kaj nombras ilin, por ke mia vivo fariĝu seninterrompa laŭdokanto. |