Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 22a de februaro 2025 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi konigos al mi la vojon de la vivo. |
el Psa 16,11
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Ne pro nia praveco, sed pro Via granda kompatemeco, ni faligas antaŭ Vi nian preĝon. |
el Dan 9,18
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Justecon, justecon sekvu, por ke vi vivu. |
el Rea 16,20
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Graca Dio, mi levas miajn okulojn al Vi kun plena fido kaj atendo. Ni hodiaŭ promenu en apuda komuneco kun Vi. Via Vorto estu mia lumo kaj Via graco mia forto. Kaj en la forto de Via amo mi amos miajn kunhomojn. |