Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 27a de februaro 2025    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Elprovu ĉion;
tenu firme tion, kio estas bona.

1 Tes 5,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi konigos al mi la vojon de la vivo.

el Psa 16,11



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon,
ne obstinigu vian koron.

el Heb 3,15



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Servu al la Eternulo per via tuta koro.
Kaj ne forkliniĝu al la vantaĵoj, kiuj ne helpas nek savas,
ĉar ili estas vantaĵo.

el 1 Sam 12,20-21



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho Patro,
Via kompato iras super ĉiuj laboroj de Viaj manoj.
Ĝi iru ankaŭ super mi.
Helpu min ekkoni la mirindan gracon, kiu subtenas mian vivon.
Kaj mi komprenu, ke mi vivas tagon post tago pro Via boneco.





supren al la komenco de la paĝo